Enkomputiligis Don HARLOW |
Vizitis mi hieraŭ urbegon, Tie forestas ĝuste hom'. Anstataŭ fenestr' en ĉiu dom' Mi vidis nure spegulegon. Trapasis mi en stratoj multe-homaj, La urbo plenis de la respeguloj. Post mi ili iris kvazaŭ ombruloj Kaj en silento aŭskultis min... Kiam mi estis ridetanta, La tuta urbo ridetantis. Kaj se kapjesis mi al iuj, Kapjesis tuj responde ĉiuj. Do estis multaj momentoj por imagi: La urbo vivas, deziras agi Milionoj da personoj. Ho, mia Di', ne povas kredi mi, Ke estas unu mi kaj ĉirkaŭstaras Nur la speguloj Sed ne uloj! Inter ili ne eblas kvereloj... Ili similas kvazaŭ ĝemeloj... Sed baldaŭ mi de l'urb' foriĝis Kaj tuj la urbo...malpleniĝis. |