|
Enkomputiligis Don HARLOW |
Ekzistas e-kursoj, prefacis Klara, kien oni ne akceptas troaĝulojn ...
|
La homo nejuna devas Eklerni novan metion. Kaj oni la ŝultrojn levas Ĉu li memorfiksas ion? La cerbon rabas detrue Stagnado de ajna speco. Por ne maljuniĝi frue, Forgesu pri maljuneco. Nenia di' nek diablo Al forgesemo instigas. Funkcias ĉiu kapablo, Se l' homo ĝin funkciigas. Spitante ajnan medion, Li sciojn lerne ripetas. Memoro konservas tion, Pri kio la hom' ĝin petas. Preninte tro multajn pezojn, Survoje li nepre haltas. Por kio memori prezojn, Se ili senfine saltas?! Lernemo, kredo, kuraĝo -- Se tion lernantoj havas, Ne multon faras la aĝo -- La karaktero pli gravas. Penigas la kurs' komuna. Junuloj venkas envulte... Se estas mi pli maljuna, Mi nur laboru pli multe. |