Enkomputiligis Don HARLOW

Karavano

de Uuno KAILAS

elsuomigis Anja KARKIAINEN

afiŝita en la grupo "Kreado", 2004.01.23


Uuno Kailas, finna "poeto de sonĝo kaj morto". Li vivis 1901-1933 do ĵus iĝis "libera predo" por tradukemuloj.


Infanoj de vojo ni estas, denaskaj vagantoj,
karavana tribo sur la vivo-migrad'.
Neniam venos fino por nia vojaĝo,
ĉu suna, ĉu malluma estas la pad'.

Super sablejo de l' eterneco heliĝas
tagoj diversaj, en ardo aŭ en oaz';
ni ridas, drinkas kaj kisas -- aŭ sieĝas
dolorolupoj malsataj nin en amas'.

Sed ciam antaŭen nur, preter tagoj ĉiaj
karavanon irigas poreterna sopir'.
Ne, neniam venos fino por nia vojaĝo,
kaj nuran miraĝon eble celas la ir'.

Ja iam la paŝoj por la vagantoj finiĝas,
en humo ĉiu laŭvice ekdormas en pac'.
Sed vidu: ĉiu el ili tamen kunrestas
eĉ se la polvo jam cedis vagadon pro lac'.

La plej bona en ni, naskita de amo,
portinta al vivo pli da riĉo kaj bel',
de la polvo disigas sin kaj eterne
en karavano-triba animo glimas en hel'.

Generaciojn novajn akompanas antaŭaj --
por ĉiuj komunas la vojo kaj la serĉad',
samas vizioj, samas sopiro pli foren,
vojaĝbastono por ĉiuj estas la Fat'.