Enkomputiligis Don HARLOW

Antaŭ la novjaro

de Klara ILUTOVIĈ

afiŝita en la grupo "Kreado", 2000.12.29


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Baldaŭ venos la festo novjara,
en la dolĉe kapturna arom'.
Ĝia bonesperig' senkompara
varme fluos de homo al hom'.

Ĝi gratulos la landon per neĝo,
kies gaja amika scintil',
kiel vorto konsola de preĝo
revenigos al ĝoja trankvil'.

Ĝi salutos la landon per steloj,
flamigontaj vivemon en kor',
kiel ravaj magiaj fabeloj
en l' enigma proksim' de la for'.

Baldaux iĝos pli longaj la tagoj --
eble, ankaŭ la viv' dum la jar',
kun pacamaj deziroj kaj agoj,
sen fatale obstina amar'.