Enkomputiligis Don HARLOW

Antaŭ la novjaro (2003)

de Klara ILUTOVIĈ

afiŝita en la grupo "Kreado", 2002.12.27


Denove l' Novjaro jam estas proksima
kun la noktomeza mistera hor'.
Ne povas ĝi esti banale kutima,
demandoj svarmegas en ĉiu kor'.

Ĉu iĝos pli hela la menso obskura?
Ĉu vivos pli multe da sava bel'?
Ĉu venos la paco pli firma kaj pura?
Ĉu brilos pli forte la verda stel'?

Ne haltas flugante la temp' ĉiopova,
kaj sonas interne la hela voĉ'
de l' jaro pasinta por jaro la nova,
jam sen malkontento kaj sen riproĉ'.

Kaj ĉiu esperas jen reve, jen fare
pri stelo de la feliĉiga bon'.
Eĉ senesperulon, veantan amare,
forlasas l' enkora turmenta ŝton'.

Jam baldaŭ l' Novjaro la mondon brakumos.
Blizardoj navigos laŭ neĝa mar'.
La suno, esper' kaj kuraĝ' verve lumos
por plia favoro de l' Nova jar'.