Enkomputiligis Don HARLOW |
Uuno Kailas, finna "poeto de sonĝo kaj morto". Li vivis 1901-1933 do ĵus iĝis "libera predo" por tradukemuloj.
Iam ekis mi vojete kaj pluiras nudpiede. La kalkanoj faŭkas vunde disfenditaj ĝis profunde. Kiam mi sur ŝtonon tretis, ili sange ĝin ŝmiretis. Tamen kiel mi ekiris finvagadi mi decidis. Se l' dolor' eĉ arde ŝiras, -- estas bone, mi nur diras. Do fariĝu volo via, mia Sorto, ne la mia. |