Enkomputiligis Don HARLOW

Omaĝe al 115-jariĝo de Esperanto

de Klara ILUTOVIĈ

Verkita en 2002; afiŝita en la listo "kreado" de Valentin MELNIKOV 2002.12.11


Jam pli ol cent jarojn la lingvo ekzistas,
Ĉu tiom da temp' estas multe?
La lingvo plu sonas, festenas, rezistas
Dum sia vivad' bonrezulte.

Ĝi siajn trezorojn junule prodigas
per kanto, roman' kaj poemo.
Ĝi cent dek kvin jarojn fervore certigas
Pri sia mirinda vivemo.

Regule ĝin bonesperige subtenas
Tendar', festival' kaj kongreso.
Kaj "Ni renkontiĝos" (*) amike plu benas
Per la senkompara impreso.

Se en Esperanto ni multe parolas,
Kredante ĝin esti mondsava,
Sendube ni volas, ni ĉiuj tre volas
Vidigi ĝin ĉiam pli grava.

Kaj tamen ĝi restas ankoraŭ tre juna,
Havante nur unu jarcenton.
Plejzorge ĝin gardu ni plu velk-imuna -
La vivan kaj puran torenton!

Piednoto

(*) "Ni renkontiĝos" - titolo de tre populara E-kanto (de Vladimir Soroka), per kiu tradicie finiĝas ĉiuj E-aranĝoj en eksSovetio.