Enkomputiligis Don HARLOW

Paavo

de Johan Ludvig RUNEBERG

elsvedigis Odd TANGERUD

afiŝita en la grupo "Kreado", 2004.02.06


Eble necesas iom da klarigoj: Paavo estas kamparano, kiu loĝas en marĉa regiono, kie someraj frostoj estas oftaj. Oni klopodis eviti ilin drenante la malsekan terenon. Kiam la rikolto estis iakaŭze perdita, oni prenis certan parton de ŝelo de pinarbo, muelis ĝin kaj miksis en la farunon por baki panon. Ĝi estis kruda kaj malbongusta kaj ne enhavis multe da nutraĵo, sed tamen plenigis la stomakon. Sekalon oni semas ĉe ni aŭtune kaj rikoltas la sekvan aŭtunon. Tiutempe ĝi estis la plej kutima greno ĉe ni. [Anja KARKIAINEN]


Loĝis sur kampej' en Saarijärvi
Paavo en la frosthantata hejmo
kultivante teron diligente
en atendo pri rikolt' de Dio.
Loĝis kun edzin' kaj kun infanoj;
ŝvitsalitan panon manĝis ili;
fosis drene li kaj plugis, semis.

Venis la printemp' kun neĝdegelo;
flosis for duono de la ĝermo:
venis la somer' kun hajlpluvego;
platpatiĝis spikoj ĝis duono;
prenis frost' aŭtune la restaĵon.

Tiris la edzino siajn harojn:
Paavo, Paavo al mizer' naskita!
Prenu ni bastonon: Di' forpuŝis!
Almozpetu ni por ne malsati.

Manon ŝian prenis li kaj diris:
Dio provas nur, li ne forpuŝas.
Ĝis duono baku ni kun ŝelo;
fosos mi duoble pli por dreni;
sed de Di' atendos mi rikolton.

Bakis ŝi el ŝelo ĝis duono;
fosis li duoble pli por dreni:
vendis ŝafojn por sekala semo.

Venis la printemp' kun neĝdegelo:
flosis for nenio el la ĝermoj.
Venis la somer' kun hajlpluvego;
platbatiĝis spikoj ĝis duono.
Prenis frost' aŭtune la restaĵon.

Frapis la edzino sian bruston:
Paavo, Paavo al mizer' naskita!
Serĉu morton ni, ĉar Di' forpuŝis;
pezas mort', sed vivo pli pezigas.

Manon ŝian prenis li kaj diris:
Dio provas nur, li ne forpuŝas.
Ĝis duoblo baku vi kun ŝelo,
fosos mi duoble pli por dreni;
sed de Di' atendos mi rikolton.

Bakis ŝi el ŝelo ĝis duoblo;
fosis li duoble pli por dreni,
vendis la bovinojn por sekalo.

Venis la printemp' kun neĝdegelo;
flosis for nenio el la ĝermoj.
Venis la somer' kun hajlpluvego;
platfrapigis ĝi nun ne la spikojn.
Frost' aŭtuna nur en foro frapis.
Ora kamp' atendis rikoltiston.

Paavo genuiĝis, kaj li diris:
Dio provas nur, li ne forpuŝas.
Genuante la edzino diris:
Dio provas nur, li ne forpuŝas.
Ĝoja diris ŝi al sia edzo:
Paavo, kaptu ĝoje la falĉilon;
estas temp' por vivi gajajn tagojn;
estas temp' forĵeti ŝelfarunon,
baki panon nure el sekalo.

Manon ŝian prenis li kaj diris:
Ino, tiu nur eltenas provon,
kiu helpas en mizer' najbaron.
Ĝis duono baku vi kun ŝelo:
frapis frost' la kampon de l' najbaro.