Enkomputiligis Don HARLOW

Parenceco laŭ vorto

de Aleksandr GORODNICKIJ

elrusigis Nikolao GUDSKOV

afiƝita en la grupo "Kreado", 2003.07.07


El sperto de epokoj kaj de landoj
Aperas simpla vero nun en sol':
El sanga parencec' naskiĝas bando,
El vorta parenceco - la popol'.

Pro tio, ne por peti ian preĝon,
Sed nur aperu iu certa test',
La dio al Moseo donis leĝon,
Por ke la hom' distingu sin de l' best'.

Ne gravas por la bando leĝ' de l' dio,
Ĝi vivas spite al la testament',
Valoras en mizero de konscio
La flarkapablo kaj la akra dent'.

Gepatrojn ami ja ne estas strango,
Fieri pri l' deveno estas sort',
Sed se la vort' kontraŭas al la sango,
Elekto mia ĉiam estas vort'.

Alternativo mankos ĝis la morto,
Turniĝos vane pro obĵetoj lang':
De vorta parencec' devenas vorto,
De sanga parencec' devenas sang'.