Enkomputiligis Don HARLOW

Cigna (1) kanto de Euxropo

de Palinur DURAKI

afisxita en la grupo "Kreado" de Nikolai GUDSKOV, 2001.10.05


La Urala montaro estas lim’ de Euxropo (2),
Estas firma la fakto, kiel la vintra negx’.
Sed leviqis la Sxtono (3), kaj per peza galopo
Translokgxis Uralo al la Monto de Regx’ (4).

Movis Sxtonon grandegan plej potenca la ondo,
Tiu ond’ d’ Esperanto (5) nur decidis, kaj tuj
Ekaliis la Tero, sxangxis sin map’ de l’ mondo,
Jam de tuta Ruslando (6) restis sola Prusuj’ (7).

Ekaziis nun Moskvo -- eh, doloras la trauxmo!
Ekaziis nun Rigo, Volgograd’ kaj Kiev’...
En Azio trovigxas nun ecx fama Rauxmo,
Kaj Euxropo por ni igxas nur bela rev’.

Se Uralo movigxos plu al la Okcidento,
Nia glora mondparto igxos nur pura mit’.
Malaperos gxi tute ­ ni ne grincu per dentoj!­
Restos nur de Euxropo... Esperanta civit’!

Piednotoj

(1) En 2001 A. Korjxenkov kaj H. Gorecka ricevis de UEA premion "Cigno".
(2) S-ro A. Korjxenkov, logxante en Jekaterinburg (tuj post la montaro, do, en Azio) estis cxiam granda patrioto de Uralo kaj fondis Uralan Esperanto-Societon.
(3) Malnova rusa nomo de Urala montaro estis "Kamenj" -- Sxtono.
(4) "Koenigsberg" en la germana signifas "regxa monto". Nun la urbo nomigxas Kaliningrad.
(5) La Ondo de Esperanto estas revuo, kiun dum lastaj jaroj eldonadis ge-sroj Korjxenkov kaj Gorecka.
(6) Laux la slango, aplikata en la revuo LodE, tiel nomigxas Rusio.
(7) Orienta Prusio estis parto de Germanio, post la dua mondmilito estis disdividita proksimume po trione inter Polio, Rusia Federacio kaj Litovio. La centra parto, kun la urbo Koenigsberg (nuna Kaliningrad) apartenas al RF.