Enkomputiligis Don HARLOW

Printempo

de Mikaelo BRONŜTEJN helpe de Sten JOHANSSON

aperis unue en la literatura listo "Kreado" 2001.04.06-7


Laŭ prezento de Valentin MELNIKOV: "Printempo jam triumfas en Moskvo. Kaj hieraŭ okazis ekstervica kunveno de nia literatura klubo okaze de vizito de fama Esperanto-poeto kaj bardo el Tiĥvin (Sankt-Peterburga provinco) -- Mikaelo BRONŜTEJN. Li, i.a., deklamis ĵus verkitan [kvarstrofan] versaĵon." La kvinan strofon poste aldonis sveda verkisto kaj eldonisto Sten JOHANSSON, verŝajne ne tre kontenta pri la stokholma printempo ...

Venis printempo peka,
pela, provoka, veka,
pluva, degela, seka,
sana aŭ apoteka.

Venis printempo pika,
loza, lanuga, lika,
arda, amorefika,
hela kaj eĉ helika.

Venis printempo drola,
fajna, fragila, fola,
brila, beata, bola,
pranca, priamparola.

Venis printemp' ebria,
kvika, kvivita, kria,
festa kaj fantazia,
kaj ja refoje -- mia.



Venis printempo pluva,
kufa, kapuĉa, kuva,
gute somer-senpruva,
duŝe dronig-diluva.