Enkomputiligis Don HARLOW

Printempo

de Saima HARMAJA

elsuomigis Anja KARKIAINEN

aperis unue en la literatura listo "Kreado" 2001.04.04


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Anja Karkiainen skribis enkonduke: "Ankaŭ en Finnlando la alveno de printempo jam konstateblas, kvankam ni ankoraŭ havas neĝon kaj devas atendi monaton, antaŭ ol la naturo aspektos kiel en la suba poemo de Saima Harmaja. Ŝi verkis ĝin kiel 18-jarulino venante el malsanulejo post rentgenesplorado pro ftizo. Ŝi mortis ses jarojn poste (1937) -- verkinte kaj tradukinte centojn da poemoj. Ŝi estas unu el niaj plej ŝatataj gepoetoj eĉ nun.

"Mia traduko estas pli malpli laŭvorta."

El ombrejo de l' morto mi venas,
en helecon de luma vesper'.
Mutiĝante mi vidas vualon
verdecan ricevis la ter'.
Min ĉirkaŭas ventet', bonodoro
kaj kanto de birda ĥor'
-- dum bruste en mi pro angoro
plorĝemas mortonta la kor'.

Sed tamen! Ĉi mondo belegas!
Konstantas ĝi en sia stat'.
Neniom ĝin eblas ŝanceli
ke min trafis tiu ĉi bat'.
Al la humo malseke glimanta,
al senfina aera seren’
ne gravas -- ja, tute ne gravas
ies kora rompiĝ' kaj ĉagren'.