Enkomputiligis Don HARLOW |
Kiam estas ni batataj grave, kiom bone estus ne rebati: nek permane, nek pervorte, lumi kun taglumo. endormiĝi kun la nokto, voĉi per la voĉo de malkuraĝo, sed neniam rebati. Mi devus disputi kun miaj animoj, kaj nun vivanta estas mi la paco. Kristala riverakvo fluadas en la vejnoj diamantaj. Milda brilo la ĉemizo, kaj paco, paco ĉie, kvankam nur mi mem vivas per ĝi! ... Levas min la sunradioj, Dio kisas ĉiujn miajn vizaĝojn, kaj grandaj, plenŝarĝitaj ĉaroj ekiras el mi al la dezerto |