Enkomputiligis
Don HARLOW
Sukeraceroj
de Donald Jacob UITVLUGT
afiĆita en la grupo "Kreado" de la verkinto, 2004.09.09
Novaj burĝonoj
steleksplode sur branĉo;
pluvetaj sonoj...
Ekster fenestro
lumigas verdkurtenon
luna majesto.
Glata arbŝelo.
Kovras min sangaj ombroj,
folimantelo.
Sukaj trezoroj
per neĝoj enpremitaj.
Varmas koroj.