Enkomputiligis Don HARLOW

Iu ne akceptas tradiciojn...

de Klara ILUTOVIĈ

Aperis en kreado@yahoogroups.com, 2001.09.28


Tion Klara verkis, inspirite de la ĵus aperinta libro far Harry Harrison La kaptita universo. Tradukis Andrej Grigorjevskij. Eldonejo "Impeto", Moskvo, 2001

Iu ne akceptas tradiciojn.
Ajna tempo ribelulojn konis.
Ankaŭ inter praaj homoj sonis
"Mi malamegas diojn!"

Triboj afabligis la spiritojn,
Kiuj gvidis, venĝis kaj protektis,
Tamen sorĉjojn iu ne respektis
"Kiu bezonas ritojn?!"

Ĉasi, venki, savi li rapidas.
Vokas lin embusko kaj atako
Spite al potenco de la drako
"Mi nenie ĝin vidas!"

Ĉiam en fragila homa koro
Ĉe timem' kaj obeado blinda
Vivis dubo kaj kuraĝ' mirinda
"Estu mi mem sinjoro!"

Protektate simpla kaj komforta
Estas viv' sub la supera volo.
Ĉiam en la etsignifa rolo
Iu estas pli forta.