Enkomputiligis Don HARLOW

Zamenhofa balado

de Kálmán KALOCSAY

Verkita en 1937; afiŝita en la listo "kreado" de Blazio VAHA 2002.12.13


Kiam li antau kvindek jaroj
L' Unuan Libron ekkaresis,
Kaj inter liaj okulharoj
Grandguta ĝojo-larmo mezis,
La Verk' por kiu li elspezis
Junaĝajn ĝojojn, staris brile
Ekkanti al li tre necesis
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"

Kaj kiam, malgraŭ ĉiuj baroj,
L' afero, kreskis kaj progresis,
Kaj la entuziasmaj aroj
Adeptaj en Bulonj' kongresis
Mirakla sento lin impresis
Kaj krii volis li jubile
(Sed gorĝsufoko ne permesis)
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"

Kaj en la tempo de amaroj,
Kiam la mondo murd-ekscesis,
El homa sango kreskis maroj,
Kaj jam esperoj ĉiuj ĉesis
Al koro, kiu tiel pezis
En brust' spiranta malfacile,
La lastan peton li adresis
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"


Majstro! La mondo refrenezis,
Kaj nun alvokas ni simile,
Ĉar nin kruelaj vundoj lezis
"Ho kor', ne batu maltrankvile!"