Tintilar'(Jingle Bells)Glitante sur la neĝ', malantaŭ solĉeval' Rapide iras ni sur kampo kaj en val'. Sur la ĉevala vost' gajigas tintilar'; Glitrajdo kaj kantado estas Ĝojo sen kompar'! (Ho...) Tintilar', tintilar', tintu sur la voj'. Rajdi en glitveturil' ho kia granda ĝoj-o; Tintilar', tintilar', tintu sur la voj' Rajdi en glitveturil' ho kia granda ĝoj'! Semajnon antaŭ nun glitrajdi iris ni, Fraŭlino Fani Brajt kaj tutapude mi. Sed nia ĉevalaĉ', lin trafis malfeliĉ'... Li tiris nin sur neĝmontet' kaj sekvis renversiĝ'! (Ho...) Tintilar',... |
Ho, venu, fidelaj(Adeste, fideles)Ho, venu, fidelaj,Ĝojaj, triumfantaj; Venu, ho venu, al Betlehem'! Jen Lin rigardu, Reĝon de anĝeloj! Ho, venu Lin adoru, Ho, venu Lin adoru, Ho, venu Lin adoru, Krist' la Sinjor'! Kantu, anĝeloj, Kantu triumfante; Kantu, loĝantoj de supra Ĉiel'! Gloro al Dio Ĉiopotenca! Ho, venu Lin adoru,... |
L' abio(Ach, Tannenbaum!)Abio vi, abio vi,Kun foliar' fidela! Abio vi, abio vi, Kun foliar' fidela! Vi verdas ne nur en somer' Sed eĉ dum vintra neĝveter'. Abio vi, abio vi, Kun foliar' fidela! Abio vi, abio vi, Vin kreis Di' eterna; Abio vi, abio vi, Vin kreis Di' eterna; Simbolo de la ama Hel' Kiun Di' radias en Ĉiel'. Abio vi, abio vi, Vin kreis Di' eterna. |
Ĉu ni disiru sen esper'?(Auld Lang Syne)(de Robert BURNS)Ĉu ni disiru sen esper'...Espero al reven'? Ĉu ni disiru sen esper' Al nova rekunven'? Nur estas, "Ĝis revido", frat'. Nur estas, "Ĝis revid'"; Ni certe rekunvenos, frat'; Nur estas, "Ĝis revid'". Fermiĝu per la manoj nun Sub nia verda stel'; Fermiĝu per la manoj nun... De l' am' la bela ĉen'! Nur estas,... Ĉar vivos nia ideal' Ja en la estontec'; Jes, vivos nia ideal' De monda bonkorec'! Nur estas,... |
La unua Noel(The First Noël)En Kristnaska vesperoEn alta ĉiel' Al kelkaj paŝtistoj Parolis anĝel'. Ili gardis la ŝafojn Kuŝante sur ter' En la frosto kaj neĝo De vintra veter'. Noel, Noel, Noel, Noel! Reĝo naskiĝis al Izrael'! Subite super ili En fora ĉiel' Oriente aperis Belega stel'; Ĝi donis mirindan Lumon al Ter' Kaj daŭris tagnokte En sankta aer'. Noel, Noel,... |
Sankta Nokt'(Stille Nacht)Paca nokt', sankta nokt',Brila lum' sur la mont'; Jen la Infano kun ama Patrin'; Dolĉe Ŝi flustras lulante Lin, "Dormu en ĉiela trankvil', Dormu en ĉiela trankvil'." Paca nokt', sankta nokt', Tremas ŝafistoj pro la vid'; Gloro fluas en fora ĉiel'; "Haleluj'" kantas ĉiu anĝel', "Venis Kris', la Savanto, Venis sanktega hel'!" Paca nokt', sankta nokt', Dia fil', pura bril'; Am' radias de sankta mien'; Jen tagiĝ' de savanta ben' Pro naskiĝ' de l' Sinjoro, Pro naskiĝ' de l' Sinjor'. |
Fa la la la la(Deck the Halls)Super ni ileksgirlandojFa la la la la, la la la la Gaje pendas kun rubandoj, Fa la la ... Ĉar ĉeestas jaran feston Fa la la ... Ni, portante belan veston. Fa la la ... Ĉe l' kamen' kraketas ŝtipoj; Fa la la ... Sub la visk' jen kune lipoj. Fa la la ... Nun amatojn ni revidas, Fa la la ... Dancas, do, kaj gaje ridas. Fa la la ... Jen la temp' por gejunuloj; Fa la la ... Inter ilin, do, kunuloj, Fa la la ... Ĉar la jar' rapide pasas, Fa la la ... Kaj vin pli maljunaj lasas. Fa la la ... |
Reĝo Venceslas(Good King Wenceslaus)Staris Reĝo VenceslasVintra en vespero; Ĉie neĝon vidis li, Altan sur la tero. Jen aperis malriĉul' Per lunlumo hela, Kolektante lignon en Frosto la kruela. [Reĝo:] "Ho paĝi', jen kamparan'! Diru lian nomon: Diru kie povos ni Trovi lian domon?" [Paĝio:] "Malproksime li, Sinjor', Loĝas sur la monto, Apud rando de l' arbar' Kaj la sankta fonto." [Reĝo:] "Vinon kaj viandon ni Portos en la domon: Ne hodiaŭ la malsat' Premos tiun homon." Do la reĝo kaj paĝi' Iris en vespero Tra la brua, frosta vent', Akra la vetero. |
Sendu demandojn kaj proponojn al
Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>