![]() |
Enkomputiligis Don HARLOW |
Ho, kial, kial mi invadi devis vian sanktejon kun impeto kruda ... Ja kio nun? plu nur ripeto nuda, enua fluo, ne kapabla levi ... Kaj tordas min, mordadas min sen ĉeso kruela pens', amara kaj dolora: ja ankaŭ vi fariĝos foje fora, ja ankaŭ vin finfine mi forgesos ... |
1934