Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉiam plu

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Blindiga lum',
mallum' senmezura;
tago post tag' rapidkura
inter veoj kaj ĝu',
ĉiam plu.
Ĉiam plu, sen rigardo returna,
preter urnojn de cindro amita;
ĉiam plu, kun man' pugnigita,
kun spit' kaj malŝato
ĝis la lasta, frakasa sortbato —
ĝis mort'.

1933