Enkomputiligis Don HARLOW

Ĉu estas inde?

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Ĉu estas inde — fuĝi timigite
dum bleka bruo de frakasa fero,
ŝteliĝi for, flankumi for evite
de l' vivover'?

Ja kion helpas plendo kaj lamento,
ja kion — plor', sopiro kaj suspiro?
Ne kaŝu vin! Ekpaŝu kontraŭ vento
kaj estu vir'!

1934