Enkomputiligis Don HARLOW

Disiĝo

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Ni ne diru: «Ĝis la revido»,
kiam venos la lasta minut',
la minuto de nia disiĝo,
de l' disiĝo kaj lasta salut'.

Ne sopiru al rea kunesto,
al iama feliĉa renkont' –
kion prenis kun si la pasinto,
ja ne povas redoni l' estont'.
Tenu firme en kor la memoron
pri l' kunesto – en larmoj kaj rid'.
Lasta kiso, rigardo dankplena
kaj – ne diru: «Ĝis la revid'».

1932