Enkomputiligis Don HARLOW

Ek!

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Se pereon jam kreas
timfuĝo
en ruĝo
de l' nokto ĉefronte —

ne senhelpe jelpi,
ne larmi:
sin armi
kaj paŝi renkonte!

1935