Enkomputiligis Don HARLOW

Estas kortuŝe ...

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Estas iel kortuŝe, aŭdi post longa soleco
ree vortojn de l' amo, riĉajn je brila ornam',
aŭdi, kaj senti, ke ili ne sonas pro deco, –
mem ŝiriĝas la flamo al jubila aklam'.

Estas kortuŝe-ekscite senti rigardon knabinan,
kie brilas admiro, kie lamentas sopir'.
Eksoifas la kor' ĉirkaŭprenon senfinan,
kisojn, kisojn sen spiro, ĝi ekmutas dezir'.

1933