Enkomputiligis Don HARLOW

Esti besto por horo!

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Lasu,
ja lasu min foje!
Vi vidas ja:
hodiaŭ
deprenis mi
kaj disŝiris
la blankan, rigidan kolumon de l' Deco,
kaj la Moralo-kravaton
pendigis ĉe l' mur' de l' Forgeso.
Lasu!
Finfine
ja hom' nur mi estas,
ja
deziras mi ankaŭ
esti besto por horo
kaj leki sangon!

1933