Enkomputiligis Don HARLOW

Fajro kaj fulgo

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Nokt' ritme vibras. Voke veas tango.
avide sango tajdas en la kor'.
Prudento mortis. Regas diktator' —
Senlima, sangsoifa vivdeziro.
Turmenta tento, preme peza spiro —
Al la ĉielo kreskas la pasi'
potenca, nevenkebla, kiel roko —
al morda kiso, al ekstaza kri'! —

Sed — venas la maten' ... Malseke fulga
tag' senindulga viŝas ĉion for.
Kaj la ridet' loganta, la flamanta kor',
la lipoj kissoifaj — eksilentas.
Ne rok' aroga la ĉielon fendas —
en marĉon dronas kota montdekliv'.
Cindriĝis fajro, tede gutas pluvo,
kaj ftize griza glitas for la viv' ...

1932