Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi ŝatas aŭdi melodion de moda tango, levi glason, tra fum' saluti la amason kaj trinki, forgesante ĉion. Ĉe l' vango senti ardan spiron el lipoj, ruĝaj incendie; rideti lace, apatie, nek tenton senti, nek deziron. Forgesi ĉion, tute ĉion — min mem eĉ, kaj la tempopason; algapi stulte vinoglason kaj zumi tangomelodion. |
1933