Enkomputiligis Don HARLOW

Forpasu en la ĝusta horo!

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Ĝojon portas nur la foj' unua,
ĉio plua —
sole ombro plua.
Ĉiu grando fine iĝas eto,
en ripeto
ne troveblas ĝu'.

Tial vivu, dum la viv' vin tentas,
dum kontentas
vi kaj via kor';
Sed la finon — tedan finon — lasu,
kaj forpasu
en la ĝusta hor'!

1935