Enkomputiligis Don HARLOW |
Larme ĉarma vagas melodio tra l' krepuska diafan' vespera. Kvazaŭ vokas io min mistera, logas io for min de la tero, for de l' efemero vokas io. Mortis vortoj, mutas dolorkrio, en silento plu ne veas koro. Kvietpaŝe pasas hor' post horo. Nur ĉe l' horizonto sangkolora flagras ie fora incendio. |
1932