Enkomputiligis Don HARLOW |
Por pajla gaj' mi l' vivoĝojon vendis, en polva kaĝo lasis la junaĝon; nun turnas mi la lastan vivopaĝon kaj plu nenion havas por atendi. Ja kio plu? Sufoka abomeno al si, pro si, pro sia vivo bruta, memor' amara, murde persekuta, kaj antaŭ mi — malpleno, nur malpleno ... |
1935