Enkomputiligis Don HARLOW

Kial mi ne povas esti gaja?

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Flame lazuras la ĉiel' aŭtuna,
ardas fajroruĝe kaj flave la arbaro;
alten, pli alten nin vokas la montaro —
al la ĉielo serena, gaje suna.

Spite al aŭtuno petolas ĝojo maja,
ĝuu printempon — rideto logas ĉarma,
Kave resonas en la kor' malvarma:
kial, ho kial mi ne estas gaja?

1932