Enkomputiligis Don HARLOW |
Senti: sensave krutiĝas deklivo de l' vivo al nokto abisma; senti: pereas la senco de l' vivo kaj scii: ĝin savi — sensence ... Iri? — Ja kien? Sed resti — terure ... terure — kun koro duopi ... Jen — egale! — min ĵeti forkure, nur ne pensi, pro Dio, ne pensi! ... |
1935