Enkomputiligis Don HARLOW

Kiom longe?

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Kiom longe senĉese, ripete voki
kaj atendi, vane atendi je eĥa respond'?
En amaso de homoj — de vivaj homoj — esti kaj loki
kaj — soli ... meze de l' mond'.

Kion helpas, ke ie oni min scias,
kion signifas, ke ie oni pensas pri mi?
Ĉi tie, ĉi tie mi sola malesperas kaj krias
kaj scias — vana la kri'.

1934