Enkomputiligis Don HARLOW

Konfeso

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Ĉiam same la ludojn amorajn
ripetadi mi ŝatas sen fin',
diri vortojn kvazaŭ elkorajn
ĉe l' orelo de juna knabin'.

Kaj se foje mi kison evitos
kaj ektedos al mi la virin' —
estu certa: samhore mi glitos
en la mutan mallumon de l' Fin'.

1933