Enkomputiligis Don HARLOW

La nova tago

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Ne spiru: »ho!«, ne diru: »se ...«,
ne serĉu savon el pere'
en nuboj de l' imago.
Vin levu kun decida vol':
ĉi hor' ne estas por parol', —
nur agon sekvas pago.

Ne la suspiroj de l' sopir' —
nur rekta kaj decida ir'
nin savos de la plago.
Ne el miela amokver' —
el dura fer', el firma ter'
sin levos Nova Tago.

1935