Enkomputiligis Don HARLOW |
La vivo estas nura bunta festo por tiu, kies konscienco blindas, kiu l' okulojn rozvuale vindas, kaj ĉion prenas kun facila gesto. Li ne rimarkas signojn de tempesto, ne scias, ke la paradiz' pasintas. Al lia aŭdo flata gajo tintas, kaj li dormiĝas, kvazaŭ sata besto. Sed kiu ĉion, ĉion vidi devas, al la ĉiel' minace pugnojn levas en sia senkonsola malespero kaj preĝas kaj petegas kun pasio, ke prenu lin la ĉiopova Io for de la Ter', nur for, nur for de l' Tero! |
1935