Enkomputiligis Don HARLOW

Mi fuĝis for

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Mi fuĝis for de l' febra urbobruo,
por savi min de morto kaj pereo.
Silento venis, kaj kun ĝi – enuo,
nur paco – ne.

Kaj nun mi vagas sola, tute sola
en tiu ĉi dezerta mondofino,
kaj mi nek pensi plu, nek voli volas,
nur – vidi vin.

1935