Enkomputiligis Don HARLOW |
Dormu, amiko, ripozu de l' plor', dormu, en sonĝ' la amaron forgesu. Ĉesu la surda, korŝira dolor', ĉesu la larmoj .... sekiĝu kaj ĉesu ... Dormu ... Ripozu ... Mi pasos nun for, pasos, fermante la pordon atente. Jaro post jaro ... Disfluos angor', restos — memor', vin amanta silente. |
1935