Enkomputiligis Don HARLOW |
Mi rapidas tra la vivo, mi ne haltas dum la iro — ja nenio plu min tenas, ne katenas min sopiro. Sub la flekse ŝova ŝuo de fokstrote pulsa ĝuo fordegelu miaj tagoj en ebrio kaj delir'. Haku gaje la minutojn ĝesa ritmo brutambura, horojn portu for al foroj violona fajfo kura, en murmuro monotona de la voĉo saksofona pasu mia viv' kaj ĉesu — sen postlas' de ia spur'. |
1933