Enkomputiligis Don HARLOW |
Min lasu for de l' urba bru' detrua, nerveme eĉ tramdratoj kie tremas, sub feraj radoj la pavimo ĝemas kaj akre krias aŭto haste brua. Min lasu for! Min sonĝo ne karesas en nokt' sendorma, nokto grize-ruĝa; momenton eĉ ne ĉesas bruo muĝa, torturas min, ripozi ne permesas ... Sensenca pasis tago, disŝirita, malpure ruĝa venas la vespero. Min ĉirkaŭfermas blinda malespero. Trafulmas cerbon penso nekonita: — Mi freneziĝos! ... Dio, min kompatu, min ... lasu ... for!!! |
1931