Enkomputiligis Don HARLOW

Morto de l' batalanto

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Ho, Forto Potenca, ne lasu min fali,
ne lasu min resti sur vojo!
Mi volas batali, mi devas batali,
mi devas! — ho, levu min, Forto!

Surdigas l' orelojn fantoma rikano,
l' okuloj sangplenaj blindiĝas ...
Kroĉiĝas al glavo tremante la mano:
Al venko! al venko —! al — — venko — — —

1933