Enkomputiligis
Don HARLOW
Ne sufiĉas nur vivi!
de N. KURZENS
El la libro
Mia spektro
Halti sur vojo al alto
signifas — regliti.
Eviti l' destinon de l' kreo —
malinda pere'.
Ni do plenu dum iro kaj veno
de l' firma kompreno:
ne sufiĉas nur vivi kaj vivi —
aktivi necesas!
1935