Enkomputiligis Don HARLOW

Necesas

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Necesas io granda, io tia,
ke ni ne devu pro la vivo honti,
ke ni fiere povu poste montri:
ne estis tamen vana vojo nia.

En ĉarma bel', en varmo idilia
la Grandon vane volus ni renkonti;
necesas alte super tio monti —
en venta fajf', en malkvieto kria.

Necesas ĵeti sin al fajr' infera,
por esti io pli, ol vermo tera,
rampanta al la fin' kun laca treno.

Necesas plor' de malespero muta,
necesas hor', ekstaze fajrosputa,
kaj paradiz' necesas kaj geheno!

1934