Enkomputiligis Don HARLOW

Nesendita letero

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Malforta estas mi kaj kompatinda,
mi — eta homo sub la Granda Glav' —
ludilo nur de l' dezirego blinda,
de l' sango sklav'.

Sed foje ĉesos la ebri' pasia,
kvietos lace l' sentouragan';
mi klinos min por lipotuŝo pia
al via man'.

Kaj estos mia viv' kaliko plena,
matura por la lasta, granda mes',
dum vi rigardos min kun pac' serena
kaj diros: jes.

1934