Enkomputiligis Don HARLOW

Neŭrastenio

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


... Kaj vane mi spite kunpremas la dentojn,
kaj vane mi penas subpremi la sentojn —
en brust' io krevas, leviĝas tumulte,
kaj devas mi, kvazaŭ infano senpova,
ĵetiĝi en liton kaj ŝtopi orelojn
kaj plori, plori singulte ...

1933