Enkomputiligis Don HARLOW

Nokta penso

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Ĉu havas plu sencon komenco,
se finon ne eblas atingi,
se sinki meze de l' vojo
nin igas la morna Potenco?

Ja kion signifas: post fino
de l' festo ankoraŭ plu gasti?
Tosti kun glaso malplena
kaj laŭdi la guston de l' vino ...

1935