Enkomputiligis Don HARLOW

Tempo pasas

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Dum juno ĉiu vojo nin invitas
kaj ĉiu foro ŝajnas sin proponi;
Sur pint' plej alta ni aspiras troni,
ec pens' pri cedo morde nin incitas.

Sed tempo pasas. Jaroj preterglitas.
La spitan »ni« flankŝovas grasa »oni«.
Ni lernas kompromisi kaj duoni,
pruntitajn pensojn servoprete citas.

Kaj iam nur, sub sprono alkohola
sin ŝiras el la cerb' ĥaose bola
kaj provas kapon levi pens' aŭdaca.

Sed vane ĝi alarmon gongi provas:
la korp' inerta sin jam plu ne movas —
ĝi estas laca, peze, morte laca ...

1935