Enkomputiligis Don HARLOW

Tiaj ni estas

de N. KURZENS

El la libro Mia spektro


Plezure estas dum la jun'
en rev' triumfojn festi.
Sed brulas la tagmeza sun',
la freŝa verdo iĝas brun'
kaj ... kial vane resti?

Jam ĉia belo tuŝis min
do — kion plu deziri?
Post mi jam estas la kulmin'
de l' viv', la ĝojo-ilumin',
nun povas mi foriri.

1935