Enkomputiligis Don HARLOW |
Estas virino, pro kiu plej multaj forlasas la vojon, en ruza veneno ekserĉas vivĝojon, la fortojn disipas, ĝismorte sin vipas kaj palas, palas — ĝis falas. Kaj estas fatale, ke l' forto, kiu min morte venenas, ke la sama forto min tenas en vivo ĉe l' lasta deklivo, ke la sola narkot', al kiu mi sklavas, la sola stimulo, kiu min savas estas virino. |
1933