Enkomputiligis Don HARLOW

La mistero

de "Amergin"

elangligis Don HARLOW, loze laŭ la elgaeligo de Douglas HYDE


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

Estas mi l' vento spiranta sur maron,
Estas mi l' ondo de l' oceano,
Estas mi l' susurado de l' ondoj,
Estas mi l' bovo de sep bataloj,
Estas mi l' vultur' sidanta sur ŝtonoj,
Estas mi brilo strianta de l' suno,
Estas mi el la plantaĵoj plej bela,
Estas mi apro kun batalardo,
Estas mi salmo traanta riveron,
Estas mi lago sur ebenaĵo,
Estas mi vorto science valora,
Estas mi pinto de l' batallanco,
Estas mi Dio, fajrinta en kapo,
Kiu do ekbrilis sur la kunveno surmonta?
Kiu do anoncis la epokojn de la luno?
Kiu do sciigas la lokon, kie kuŝas la suno
     se ne mi?