Enkomputiligis Don HARLOW

Almozulo

de Miĥail LERMONTOV

elrusigis K. GUSEV

Aperis en Elektitaj versaĵoj (1964)


Li staris ĉe la templa pord'
Almozpetante sur la strato
Jam preskaŭ preta al la mort'
Pro la soifo kaj malsato.

Rigarde petis en ĉagren'
Li panon, kiel benon dian,
Kaj iu ŝtonon metis jen
En etenditan manon lian.

Kaj kun la sama elokvent'
Mi preĝis mem pri via amo,
Kaj min en la plej sankta sent'
Vi trompis moke por ĉiamo.